Neatendite eksonoras la voĉo lauta de l' trumpet'
la vortoj kiel rabobirdoj, elflugas kiel ventblovet'
la melodi' kiel la pluvo, falanta en minora gam'
esperoplena orkestreto estrata pere de la am',
esperoplena orkestreto estrata pere de la am'.
Dum jaroj de la pafbataloj, dum plumbo el la firmament'
nin senkompate sur la dorsoj frapadis kun kruela sent'
la komandantoj iĝis raŭkaj, ordonis per sugesta flam'
esperoplena orkestreto estrata pere de la am',
esperoplena orkestreto estrata pere de la am'.
Rompita estas la klarneto, trumpeto, fluto kaj fagot'
kaj la tamburo diŝirita, la tamburisto kiel fot'
la muzikiston honoratan atingis la eterna fam'
esperoplena orkestreto estrata pere de la am',
esperoplena orkestreto estrata pere de la am'.
Gregor Markič Factotum