Prevod dela: Štefana in Bertolin

Avtor izvirnika: Iztok Mlakar

Ŝtefana kaj Berĉjo

Berĉjo estis vir' forta temperament,
ĉe li la fraŭlinoj, restis en silent'
por li ekzistis neniu virin'
krome bela Ŝtefana, de lia kor' sinjorin'.

Tiun jaron aŭtune, sonĝis li pri edziĝ',
pro komenc' de milit', okazis nur disiĝ,
certigis Štefana pri ŝia fidel'
kun li geedziĝi, ŝi ĵuris je ĉiel'.

Sed Berĉjo etendis lian akordionon,
li viŝis la larmon, ekkantis kanzonon:
Mia Ŝtefana aŭ vivo aŭ mort'
por mi vi estas la fatala sort',
Dio ne volis min iĝi via vir'
esti via edzo, sed via kavalir'.

Skribis Berĉj' al Ŝtefan' kun persist'
male ŝi per malofta vic',
ŝi ĉesis atendi, kaj li iĝis best'
reveninta Berĉj' trafis en nunptofest'.

Li kalme sidiĝis rimarkis Ŝtefanon,
neniun li batis retenis la manon,
jen ĉiu alia eksplodus per streĉ'
jes, iu alia sed ne nia Berĉj'.

Sed Berĉjo etendis lian akordionon,
li viŝis la larmon, ekkantis kanzonon:
Mia Ŝtefana aŭ vivo aŭ mort'
por mi vi estas la fatala sort',
Dio ne volis min iĝi via vir'
esti via edzo, sed via kavalir'.

De tiam jam pasis, tre multe da temp'
de tiam centfoje turniĝis planed'
disfalis de tiam jam kelka ŝtat'
ne ĉesis la fajro de de Berĉjo kompat'

Jes, mortis Ŝtefana, mortis Berĉjo, kaj am',
sed restis la bela, mondkonata fam'
jes eĉ iutempe ekzistis pasi'
ekzistis estinte, hodiaŭ malpli.

Sed Berĉjo etendis lian akordionon,
li viŝis la larmon, ekkantis kanzonon:
Mia Ŝtefana aŭ vivo aŭ mort'
por mi vi estas la fatala sort',
Dio ne volis min iĝi via vir'
esti via edzo, sed via kavalir'.

Gregor Markič Factotum

Gregor Markič Factotum

Poslano:
16. 04. 2021 ob 07:55
Spremenjeno:
16. 04. 2021 ob 17:06

Za poslušanje: http://youtu.be/WxrChXYKWRA

Zastavica

Komentiranje je zaprto!

Gregor Markič Factotum
Napisal/a: Gregor Markič Factotum

Pesmi

  • 16. 04. 2021 ob 07:53
  • Prebrano 329 krat

Uredniško pregledano.

Ocenjevanje je zaključeno!

  • Število doseženih točk: 34.5
  • Število ocen: 2

Zastavica