Prevod dela: Republika Palma de Coco

Avtor izvirnika: Iztok Mlakar

En respublik' Palma de Coco

Jam proksimiĝas la somero,
disponas mi por feri'
nur pri tri-kvar povraj moneroj, ojej jej,
tiom donacis la soci'.

Fordrinkis ilin mi neniam,
la monon en la ŝparkest',
konservis por ke eble iam
amuzos min en iu fest.

En iu lando kie la salajro
sufiĉas de mi malriĉul',
de tie eĉ en sonĝo tra la maro
mi ne revenos, por ĉiam gajul'.

Palma de Coco Respubliko
en kiu plenas la botel'
dum laute ludas la muziko
simile estas al vinkel'.

Jen tie dancas negroj sambon
kaj inoj kun granda pug',
mi volas iri en la landon,
la land'- bordelo, nokta klub'.

Se vi diboĉas, oni ne koleras
monon rifuzas la kelner'
eĉ policistoj en ebri' superas
vin kaj en ĉiu drinkada afer'.

En Respublik' Palma de Coco
absurda estus la puĉ'
ĉar prezidanto Loco Loco
staras en mano kun vinkruĉ'.

Eltrinku ĉiujn vinbotelojn
kaj faru laŭ via vol'
per tiaj etaj bagateloj
vi gajnas amon de popol'.

Se iam noktomeze en kanalon
mi falos per alkohol'
ebria, lasu legi la moralon
al mi stultul', idiot' sen kontrol'.

Vi lasu palpi mian frunton,
demandi min pri la kial'
pro kiu kuŝas mi sub ponto,
pri kauzo de mia disfal'.

Mi ridos laute kaj tutbuŝe:
saluton de mia part'-
ricevos vi de mi kortuŝe,
alvenos al vi la bildkart'!

Gregor Markič Factotum

Gregor Markič Factotum

Poslano:
14. 04. 2021 ob 21:01
Spremenjeno:
14. 04. 2021 ob 21:02


Zastavica

Komentiranje je zaprto!

Gregor Markič Factotum
Napisal/a: Gregor Markič Factotum

Pesmi

  • 14. 04. 2021 ob 20:59
  • Prebrano 320 krat

Uredniško pregledano.

Ocenjevanje je zaključeno!

  • Število doseženih točk: 34.5
  • Število ocen: 2

Zastavica