Prevod dela: Vandima

Avtor izvirnika: Iztok Mlakar

Vinrikolto

Vespere fuĝas mi el dom',
nenion al edzino diras,
simulas kiel la fantom',
mi kaŝe en gufujon iras
por trinki glason aŭ eĉ du,
pro tria jam ebriiĝante
memoras mi kun granda ĝu'
la vinrikolton ŝancelante.


Mi tiam estis ja junul',
pro la junec' tre soifanta,
pro sama kaŭzo ja stultul'
la vivon tre kaj tro amanta.
Laboris ni en vinberej'
dum tuta tag' sub varma suno
trinkantaj vinon en vitej',
ĝojege en la varma aŭtuno.


Ŝin vidis je l' unua foj'
mi tiam, junan belulinon,
la gluto haltis sur mezvoj',
mirakle kraĉis mi la vinon,
okaze pro simila afer'
rezoni kapo ĉiu ĉesas,
blindiĝas homo pro mizer'
al ajna peko koro jesas.


Rimarkis ruze kontraŭ mi,
ŝi ion dolĉe ekmurmuris,
meznokte venis ŝi al mi,
ni kune vinerbaren kuris.
Okazis io tie for,
belega iel kaj mirinda
kaj kio scias nur Sinjor
kaj estis Li por tio blinda.


Neniu nokto estis pli
ol tiu iam ajn mirakla,
nek nomon scias mi de ŝi,
sed ŝajnis ŝi al mi spektakla.
Ne vidis iam plu mi ŝin,
klopodas hom' sed Di' decidas,
de juna aĝo venis fin',
la tempo homa tro rapidas.


Nenio mankas nun al mi,
mi havas etan la bienon,
kaj sana estas famili',
de la Sinjor' ni havas benon
Trikante glason de la vin'
mi iam kiel hom' adolta
sopiras je la belknabin',
rememorante vinrikolton.

Gregor Markič Factotum

Gregor Markič Factotum

Poslano:
06. 04. 2021 ob 18:44

Zastavica

Lidija Brezavšček - kočijaž

urednica

Poslano:
12. 04. 2021 ob 18:56

Fajn je imet Mlakarja še v esperantu :)

Zastavica

Gregor Markič Factotum

Poslano:
12. 04. 2021 ob 19:21

Dankon, Lidija :-)

Zastavica

Komentiranje je zaprto!

Podčrtanka

Gregor Markič Factotum
Napisal/a: Gregor Markič Factotum

Pesmi

  • 06. 04. 2021 ob 18:44
  • Prebrano 437 krat

Uredniško pregledano.

Ocenjevanje je zaključeno!

  • Število doseženih točk: 0
  • Število ocen: 0

Zastavica