Prevod dela: Soči

Avtor izvirnika: Simon Gregorčič

Al Soĉa

Filino bela de la mont',
natura, klara laŭ l'aspekto,
lumtraireblas via font',
ne malklarigas vin tempesto -
filino de la mont'!
Leĝera estas via kur',
egala al paŝoj de knabinoj,
vi estas brila sen mezur'
kaj aŭdi vin estas plezur'-
kantad' de junulinoj -
filino de la mont'!
Mi ŝatas vidi ondojn verdajn,
la ondojn viajn bluajn vervajn,
en ili verdo de l'herbar'
sin miksas kun la blu' de l'mar',
belege sin distingas;
el roso de la firmament',
el roso de monta silent'
belecon vi eltrinkas -
filino de la mont'!
Vi kara al mi konatino
murmuras sur la montarbej',
simile al hejma kurierino
saluton portas karan plej.
Bonvenon en la ebenej'!
Aminde softe vi bruetas
kaj firme, forte vi saltetas,
dum mont' al vi vojon direktas!
Veninta sur la ebenaĵo
ŝanĝiĝas via belvizaĵo.
Vi lace kial fluas lanta,
pro kio ĝoj' estas ĉesanta?
Ĉu estas peno lasi montojn
de naskiĝlok' okazas mank'?
Ĉu scias vi ke preter tomboj
vi fluas de slovena land'?
Pro ambaux estas vi en pen',
en pen' vi fluas kun malĝojo,
kaj ega larmo pro ĉagren'
vi ŝajnas esti dum la vojo.
Filino bela de la mont',
natura, klara laŭ l'aspekto,
lumtraireblas via font',
ne malklarigas vin tempesto!
Sed, oh, al povra vi danĝero
minacas ŝtormo, teruraĵ',
alvenos ĝi el sudaj teroj
tra la fekunda ebenaĵ',
akvumigita de akveroj
estas proksima okazaĵ'!
Super vi firmamento klara,
ĉirkau vi estos plumba hajlo
kaj sanga pluvo, rojo larma,
pafado, fulmtondro, batalo!
La akraj tie hakos spadoj
la korpojn de militkamradoj,
per nia sango vi troplenos,
la fremda sango vin malbenos.
Memoru, kion, klara Soĉa,
ordonas la konscienc' laŭtvoĉa:
Kolektu tuton de akvar
estantan ene de nubar,
ĉioman akvon en paŝtejoj,
kaj akvon en florebenejoj,
inundu, ĵetu ĉion for
bobelu, kresku kun fervor!
Ne kaŝu vin en lim' de bord'
diluvon trans la randojn igu
kaj malamikojn vi dronigu
al fundo de ŝaumantaj ond'!

Gregor Markič Factotum

Ana Porenta

urednica

Poslano:
30. 03. 2021 ob 20:39

Zanimivo bi bilo tudi slišati, kako zveni ta pesem v esperantu ... čestitke,

lp, Ana

Zastavica

Gregor Markič Factotum

Poslano:
30. 03. 2021 ob 21:46

Hvala, Ana. Imam idejo, kako bi posnel, a rabim poleg svojega še en ženski glas.

Zastavica

Gregor Markič Factotum

Poslano:
04. 04. 2021 ob 20:51

Verzi, ki povzročajo filistru probleme:

10 tiel (izg. tjel)

13 kurierino (izg. kurjerino)

18 vian (izg. vjan)

20 via (izg. vja)

24 ĉiam (naglas na A)

53 supra (naglas na A) 

54, 55 ĉiam (naglas na A)

56 inundu elĵetu (izg. inundelĵetu)

Zastavica

Gregor Markič Factotum

Poslano:
06. 04. 2021 ob 09:20

Prošnja uredništvu za popravek za Soči (Al Soĉa)- ne morem popravljati, ker je podčrtana. Znatni metrični popravki. Hvala vnaprej, Grega. 


Filino bela de la mont',
natura, klara laŭ l'aspekto,
lumtraireblas via font',
ne malklarigas vin tempesto -
filino de la mont'!
Leĝera estas via kur',
egala al paŝoj de knabinoj,
vi estas brila sen mezur'
kaj aŭdi vin estas plezur'-
kantad' de junulinoj -
filino de la mont'!
Mi ŝatas vidi ondojn verdajn,
la ondojn viajn bluajn vervajn,
en ili verdo de l'herbar'
sin miksas kun la blu' de l'mar',
belege sin distingas;
el roso de la firmament',
el roso de monta silent'
belecon vi eltrinkas -
filino de la mont'! 
Vi kara al mi konatino
murmuras sur la montarbej',
simile al hejma kurierino
saluton portas karan plej.
Bonvenon en la ebenej'!
Aminde softe vi bruetas
kaj firme, forte vi saltetas,
dum mont' al vi vojon direktas!
Veninta sur la ebenaĵo
ŝanĝiĝas via belvizaĵo.
Vi lace kial fluas lanta,
pro kio ĝoj' estas ĉesanta?
Ĉu estas peno lasi montojn
de naskiĝlok' okazas mank'?
Ĉu scias vi ke preter tomboj
vi fluas de slovena land'?
Pro ambaux estas vi en pen',
en pen' vi fluas kun malĝojo,
kaj ega larmo pro ĉagren'
vi ŝajnas esti dum la vojo.
Filino bela de la mont',
natura, klara laŭ l'aspekto,
lumtraireblas via font',
ne malklarigas vin tempesto!
Sed, oh, al povra vi danĝero 
minacas ŝtormo, teruraĵ', 
alvenos ĝi el sudaj teroj 
tra la fekunda ebenaĵ', 
akvumigita de akveroj 
estas proksima okazaĵ'! 
Super vi firmamento klara,
ĉirkau vi estos plumba hajlo
kaj sanga pluvo, rojo larma,
pafado, fulmtondro, batalo!  
La akraj tie hakos spadoj 
la korpojn de militkamradoj, 
per nia sango vi troplenos, 
la fremda sango vin malbenos. 
Memoru, kion, klara Soĉa, 
ordonas la konscienc' laŭtvoĉa: 
Kolektu tuton de akvar 
estantan ene de nubar, 
ĉioman akvon en paŝtejoj, 
kaj akvon en florebenejoj, 
inundu, ĵetu ĉion for 
bobelu, kresku kun fervor! 
Ne kaŝu vin en lim' de bord'
diluvon trans la randojn igu
kaj malamikojn vi dronigu
al fundo de ŝaumantaj ond'! 

Zastavica

Ana Porenta

urednica

Poslano:
06. 04. 2021 ob 17:20

Urejeno, Gregor,

lp, Ana

Zastavica

Gregor Markič Factotum

Poslano:
06. 04. 2021 ob 17:57
Spremenjeno:
06. 04. 2021 ob 17:57

Hvala, dobra vila Ana.

Zastavica

Komentiranje je zaprto!

Podčrtanka

Gregor Markič Factotum
Napisal/a: Gregor Markič Factotum

Pesmi

  • 24. 03. 2021 ob 23:01
  • Prebrano 639 krat

Uredniško pregledano.

Ocenjevanje je zaključeno!

  • Število doseženih točk: 35.1
  • Število ocen: 2

Zastavica