Prevod dela: Svirajte mi, jesen stize dunjo moja

Avtor izvirnika: Đorđe Balašević

Vi muziku "Dunjo mia fruautuno"

Mi matene per klas' pasaĝera alveturis 
kaj hejmen mi kaŝe alkuris 
trapasinta ĝardenojn, ŝparvojojn.  
En armeo mi amikon akiris ĝistomban, 
inflamon de art'- vejnan trombon- 
memoraĵ' al la gvardiaj horoj. 

Mi kaŝiris tiel kiel mus' 
la patrino vekiĝis faranta signon de la kruc' 
diras: dauris nur unu hor' 
estas bone ke venis vi, ĉeestas nuptofesta ĥor' 
ili amuzos vin, muziko distros vin. 

Nuptofesto okazis- per multoj feliĉo 
parado de vino kaj kiĉo, 
faŭlino konata en balo. 
Mi al ĉiuj deziris feliĉon kaj sanon 
ŝi prenis bukedon en mano 
vizaĵon kaŝanta per vualo. 

Tiam vidis ciganoj min, 
kanton petis baptopatro, sed ili kontentigis min, 
larĝa rido kaj ora dent': 
"Jes ne estas facile, sed paciĝu la temperament', 
tamen ordonu vi, kion muziku ni!" 

Vi muziku "Dunjo mia fruautuno jam alvenis", 
tamburicoj sonu en la transo, 
jes ne taŭgas tiu kanto, por la nupto por ĝojantoj, 
sed mi devas aŭdi la romancon! 

Vi muziku "Dunjo mia fruautuno", malrapide, 
por ke vortojn aŭdu mi decide, / konfide 
For la glasoj, vi parencoj! Rompus mi la mondon ŝerce, 
se ĝi estus kiel glaso vitra, Dunjo mia... 

Rare hejmen mi venas, pli rare mi skribas,
memoroj de vivo rapidas,
la belaj forpelas malbelajn.
Tamen memoroj revenas, se mendi drinketon
memoras mi tian nuptfeston,
la amoj, jes, estas kruelaj.

Prefereble silentas mi,
la lasta ondo alvenas mi klare antaŭsentas ĝin
De ciganoj alvenas sav',
ili havas la koron la cigano ja ne estas sklav',
nenion trudas, ili nur ludas...

Vi muziku "Dunjo mia fruautuno jam alvenis", 
tamburicoj sonu en la transo, 
jes ne taŭgas tiu kanto, por la nupto por ĝojantoj, 
sed mi devas aŭdi la romancon! 

Vi muziku "Dunjo mia fruautuno", malrapide, 
por ke vortojn aŭdu mi decide, / konfide 
For la glasoj, vi parencoj! Rompus mi la mondon ŝerce, 
se ĝi estus kiel glaso vitra, Dunjo mia... 

Gregor Markič Factotum

Gregor Markič Factotum

Poslano:
02. 05. 2021 ob 15:22

Zastavica

Komentiranje je zaprto!

Gregor Markič Factotum
Napisal/a: Gregor Markič Factotum

Pesmi

  • 02. 05. 2021 ob 15:21
  • Prebrano 262 krat

Uredniško pregledano.

Ocenjevanje je zaključeno!

  • Število doseženih točk: 0
  • Število ocen: 0

Zastavica